4
KURSOJ kaj renkontoj - COURS et rencontres Université Populaire du Canton de Genève, 23 rue du Vuache, 1201, Genève (derrière le collège Voltaire) Tél: 022 339 05 00 E-mail : [email protected] - Site Internet : www.upcge.ch Jara kotizo : CHF 50.00 Kursoj : po SFr. 50.00 por unu kurso, du semestroj de oktobro ĝis februaro, kaj de februaro ĝis junio. Loko: Ecole de Commerce Nicolas-Bouvier, rue de Saint-Jean 60, 1203 Genève Kurso de gramatiko/konversacio, marde de la 18h00 ĝis 19h30. Aliĝoj ĉe Université Populaire du Canton de Genève. Ĝenevaj grupoj Esperanto-Grupo La Stelo, La Stelo, 1200 Genève, Kontakto : [email protected], retpaĝo : www.lastelo.ch. JEGG - Junulara Esperanto Grupo de Ĝenevo Por ricevi informojn, bonvolu aliĝi ĉe: http://groups.google.com/group/jegg aŭ sendi mesaĝon al : [email protected] Laŭzana grupo : Laŭzana Esperanto Societo, Case postale 246 - CH-1000 Lausanne 22. Tel. +41 21 647 29 28 Interete : www.esperanto-lausanne.ch, retadreso : [email protected] Renkontoj ĉiun lundon ĉe Espace Dickens, avenue Dickens 6 en Lausanne. Zuriko/Zürich Esperanto-Societo Zuriko, Archstrasse 2, Poŝtfako 26, 8613 Uster 3 (Zuriko), Tel. 044 251 50 25, [email protected], http://esperanto.ch/zuriko Renkontiĝas (ankoraŭ ĝis 29-a de marto 2018 poste en nova ejo) ĉiam la lastan ĵaŭdon de la monato en restoracio Mandarin apud stacidomo Stadelhofen en Zuriko. CDELI - La Chaux-de-Fonds Didaktikaj stud-sabatoj : la trian sabaton de la monato (konfirminde) por ĉiuj esperanto-lernantoj. Bonveno je la 10a horo, kursoj de la 10.30-a ĝis la 16.30-a. Aliĝo : Nancy Fontannaz, telefone 021 728 31 27 au rete : [email protected] Adreso: CDELI, Bibliothèque de la Ville, Progrès 33, 2a etaĝo, CP 3034, 2303 La Chaux-de-Fonds.Tel: 032 967 68 42. ANNECY, France Annecy Esperanto Responsable: Rolande HUDRY - 5 av. de Barral 74960 SEYNOD - Tél. 04 50 51 06 29 Les cours ont lieu le mercredi à partir de 16 h. - Salle Jumel - Quai des Clarisses (à côté de la Croix-Rouge). °°° Ne jetez pas cette brochure, s.v.p. donnez-la à quelqu'un d'autre °°° Asocio Espéranto - Genève - Régions www.esperanto-geneve-regions.info _________________________________ LIMSALTANTA FOLIO No. 14, 2018 ________________________________________________________________________ La asocio Esperanto-Genève-Régions estas translima asocio kiu celas krei ligojn inter grupoj de Esperantistoj en Pays de Gex, Lago Lemano, Rodanalpoj kaj Ĝenevo, inter aliaj. La Asocio organizas babilan rondon, La Lunda Grupo, ĉiun lundon ekde la 18-a horo ĉe "Galicia", 21 rue des Gares, malantaŭ la stacidomo Cornavin en Ĝenevo (ĉe la angulo, vid-al-vide de la Poŝtoficejo Montbrillant). _______________________________________________________________________________ En ĉi-tiu numero : Asocia agado, ŝercoj, komputilaj terminoj, kaj aliaj interesaĵoj ———————————————————————————————————— Por pli da informoj, vizitu nian retpaĝaron : www.esperanto-geneve-regions.info Il y a des pages en français! - There are pages in English! aŭ kontaktu nin telefone : Charmian +33 (0)450 422 802 retpoŝte : [email protected] kaj Marie +33 (0)450 421 956 Poŝtadreso : 36 parc du Bugnon, 01630 St Genis-Pouilly, Francio Tiuj kiuj deziras, povas kontribui simbolan sumon al Asocio EGR de 5.00 aŭ SFr 5.00 (jare) - donacoj ankaŭ bonvenas! Landaj asocioj : Svisa Esperanto-Societo : www.svisa-esperanto-societo.ch Kunprezidantoj: Mireille Grosjean, Grand-Rue 9, 2416 Les Brenets Tel: 032 932 18 88 retpoŝte : [email protected] Dietrich Weidmann, Archstr. 2, 8610 Uster, Tel: 044 251 50 25 [email protected] Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, 75004 Paris www.esperanto-france.org [email protected], Tel:01 42 786 886 ---------------------------------------------------------------------------------------------------------- Ni kore dankas niajn membrojn kaj geamikojn pro ilia subteno. Nous remercions chaleureusement nos membres et amis pour leur soutien. We warmly thank our members and friends for their support. °°° Ne forĵetu tiun broŝuron, bonvolu doni ĝin al iu alia °°°

LIMSALTANTA FOLIO · Fontoj : Interreto - Komputila terminaro, Komputila vortaro, Komputeko, kaj aliaj. Ĉiĉeronado tra Ĝenevo (I) Marie Ni renkontis du vizitantinojn de Ĉinio

  • Upload
    others

  • View
    14

  • Download
    1

Embed Size (px)

Citation preview

Page 1: LIMSALTANTA FOLIO · Fontoj : Interreto - Komputila terminaro, Komputila vortaro, Komputeko, kaj aliaj. Ĉiĉeronado tra Ĝenevo (I) Marie Ni renkontis du vizitantinojn de Ĉinio

KURSOJ kaj renkontoj - COURS et rencontresUniversité Populaire du Canton de Genève, 23 rue du Vuache, 1201, Genève (derrière le collège Voltaire)Tél: 022 339 05 00 E-mail : [email protected] - Site Internet : www.upcge.chJara kotizo : CHF 50.00 Kursoj : po SFr. 50.00 por unu kurso, du semestroj de oktobro ĝis februaro, kaj de februaro ĝis junio.Loko: Ecole de Commerce Nicolas-Bouvier, rue de Saint-Jean 60, 1203 GenèveKurso de gramatiko/konversacio, marde de la 18h00 ĝis 19h30.Aliĝoj ĉe Université Populaire du Canton de Genève.Ĝenevaj grupojEsperanto-Grupo La Stelo, La Stelo, 1200 Genève, Kontakto : [email protected], retpaĝo : www.lastelo.ch.JEGG - Junulara Esperanto Grupo de ĜenevoPor ricevi informojn, bonvolu aliĝi ĉe: http://groups.google.com/group/jegg aŭ sendi mesaĝon al : [email protected] Laŭzana grupo : Laŭzana Esperanto Societo, Case postale 246 - CH-1000 Lausanne 22. Tel. +41 21 647 29 28 Interete : www.esperanto-lausanne.ch, retadreso : [email protected] ĉiun lundon ĉe Espace Dickens, avenue Dickens 6 en Lausanne.Zuriko/ZürichEsperanto-Societo Zuriko, Archstrasse 2, Poŝtfako 26, 8613 Uster 3 (Zuriko), Tel. 044 251 50 25, [email protected], http://esperanto.ch/zuriko Renkontiĝas (ankoraŭ ĝis 29-a de marto 2018 poste en nova ejo) ĉiam la lastan ĵaŭdon de la monato en restoracio Mandarin apud stacidomo Stadelhofen en Zuriko.CDELI - La Chaux-de-FondsDidaktikaj stud-sabatoj : la trian sabaton de la monato (konfirminde) por ĉiuj esperanto-lernantoj.Bonveno je la 10a horo, kursoj de la 10.30-a ĝis la 16.30-a.Aliĝo : Nancy Fontannaz, telefone 021 728 31 27 au rete : [email protected]: CDELI, Bibliothèque de la Ville, Progrès 33, 2a etaĝo, CP 3034, 2303 La Chaux-de-Fonds.Tel: 032 967 68 42.ANNECY, FranceAnnecy EsperantoResponsable: Rolande HUDRY - 5 av. de Barral74960 SEYNOD - Tél. 04 50 51 06 29Les cours ont lieu le mercredi à partir de 16 h. - Salle Jumel - Quai des Clarisses (à côté de la Croix-Rouge).

°°° Ne jetez pas cette brochure, s.v.p. donnez-la à quelqu'un d'autre °°°

AsocioEspéranto - Genève - Régions

www.esperanto-geneve-regions.info

_________________________________LIMSALTANTA FOLIO

No. 14, 2018________________________________________________________________________

La asocio Esperanto-Genève-Régions estas translima asocio kiu celas krei ligojn inter grupoj de Esperantistoj en Pays de Gex, Lago Lemano, Rodanalpoj kaj Ĝenevo, inter aliaj. La Asocio organizas babilan rondon, La Lunda Grupo, ĉiun lundon ekde la 18-a horo ĉe "Galicia", 21 rue des Gares, malantaŭ la stacidomo Cornavin en Ĝenevo (ĉe la angulo, vid-al-vide de la Poŝtoficejo Montbrillant). _______________________________________________________________________________

En ĉi-tiu numero : Asocia agado, ŝercoj, komputilaj terminoj, kaj aliaj interesaĵoj

————————————————————————————————————Por pli da informoj, vizitu nian retpaĝaron : www.esperanto-geneve-regions.info

Il y a des pages en français! - There are pages in English!aŭ kontaktu nin telefone :

Charmian +33 (0)450 422 802 retpoŝte : [email protected] Marie +33 (0)450 421 956

Poŝtadreso : 36 parc du Bugnon, 01630 St Genis-Pouilly, FrancioTiuj kiuj deziras, povas kontribui simbolan sumon al

Asocio EGR de € 5.00 aŭ SFr 5.00 (jare) - donacoj ankaŭ bonvenas! Landaj asocioj : ● Svisa Esperanto-Societo : www.svisa-esperanto-societo.ch

Kunprezidantoj: Mireille Grosjean, Grand-Rue 9, 2416 Les BrenetsTel: 032 932 18 88 retpoŝte : [email protected]

Dietrich Weidmann, Archstr. 2, 8610 Uster, Tel: 044 251 50 25 [email protected]● Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, 75004 Paris

www.esperanto-france.org [email protected], Tel:01 42 786 886----------------------------------------------------------------------------------------------------------

Ni kore dankas niajn membrojn kaj geamikojn pro ilia subteno.Nous remercions chaleureusement nos membres et amis pour leur soutien.

We warmly thank our members and friends for their support.

°°° Ne forĵetu tiun broŝuron, bonvolu doni ĝin al iu alia °°°

Page 2: LIMSALTANTA FOLIO · Fontoj : Interreto - Komputila terminaro, Komputila vortaro, Komputeko, kaj aliaj. Ĉiĉeronado tra Ĝenevo (I) Marie Ni renkontis du vizitantinojn de Ĉinio

6 3

La Bona Lingvo

La Bona Lingvo - miriinda libro de Claude Piron - haveblas en nia retpaĝaro sub Ligoj (vidu ĉe paĝo 1).

Gramatika konsileto en te-taso

AdverbojVorton kun la finaĵo E oni nomas E-vorto. E-vortoj rolas kiel komplementoj, kaj en diversaj aliaj frazroloj. Ili montras manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s.:

◦ rapide = en rapida maniero, kun rapido◦ bele = en bela maniero, kun belo◦ urbe = en (la) urbo(j), en urba maniero◦ hejme = en la propra(j) hejmo(j)◦ tage = en (la) tago(j)◦ matene = en (la) mateno(j)◦ lunde = en la lundoj, en lundoj, en ĉiu lundo, en lunda maniero

En tempaj komplementoj, lunde kaj lundon havas malsamajn sencojn.

“Adverba participo (-e) povas esti uzata nur tiam, kiam ĝi rilatas al la subjekto de la frazo.” (Zamenhof en Lingvaj Respondoj, 117, 1906)

Ekzemploj :◦ Legante la libron, la knabino manĝis ĉokoladon.◦ Vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin ĉu ŝi konsentus kafumi kun li.◦ Forgesante diri adiaŭ al la du virinoj, li elkuris por trafi buson.

Ĉe E-vortoj kiuj indikas lokon, povas aperi la finaĵo N por direkto : urben = “al la urbo(j)”, hejmen = “al la propra hejmo”. Sed E-vorto neniam povas ricevi J-finaĵon.

Fontoj : Bertilo Wennergren : PMEG kaj Rob Moorbeek (citante Zamenhof) en Esperanto Marto 2018

Jen kelkaj ekzemploj de eventoj kiujn organizas Esperantistoj tra la mondo - tre diversaj ! Por vidi pli kompletan liston, bonvolu viziti la retpaĝo : http://eventoj.hu/2018.htmHimalaja RenkontiĝoKatmanduo, Nepalo. La aranĝo "Himalaja Renkontiĝo" konsistas plejparte en piedvagado en la montaro. Vizitoj al montaroj videblaj en Katmanduo, Ĉitlang-Daman, Ĉitaŭan Nacia Parko, Lumbini (la naskiĝloko de Budao), Sirubari (tre fama hejmrestado en Nepalo) kaj Pokhara.Poliglotaj inĝenieroj, Balatono, HungarioEn Alsóörs apud Balatono : Ĉu poliglotismo solvos la kompren-problemon de la mondo? Malgranda eksperimento montros la mankhavan kompren-rezulton, en societo kun 10 lingvoj parolataj, kun personoj je 3-6 lingvoj kapablaj. - Kunvenas inĝenieroj kun internacia sperto, kiuj laboras en diversaj landoj de la mondo por interŝanĝi spertojn. Ekskurso al antikva lago Ĥuvsgul, Ulanbatoro, Mongolio Apud Ulanbatoro kaj Huvsgul-provinco. Ĥuvsgul-lago, la blua perlo en nordokcidenta Mongolio - la plej profunda, freŝa kaj unu el la plej antikvaj lagoj en la mondo. Pitoreska virga naturo en la montarbara-tajga regiono. Tie loĝas boac-bredantoj daŭrigante sian specifan nomadan vivmanieron kaj ĉieladoran kulton. Oni diras ke la lagoj Ĥuvsgul kaj Bajkalo estas gefrataj lagoj kunligitaj subtere. Muzeo por stano-figurojFreiburg, Germanio. Vizito de muzeo por stano-figuroj - kiu montras diversajn historiajn okazaĵojn - kaj pikniko, prelegeto, kafumado/babilado. Rok-festivalo en Roskilde FestivaloEn Roskilde, Danio. - Ĝuu senpagan aliron al la plej granda, gaja rok-festivalo de Danio. Ni uzas nian lingvon praktike dum volontula laboro ĉe pordego. Ni laboras, kuiras, loĝas kaj festas kune. Organizas Dana Esperanta Junulara Organizo. Fervojista renkontiĝo, Malaga, Hispanio71-a IFEF Esperanto Kongreso. Esperantistaj fervojistoj kaj amikoj de fervojo festas la IFEF-an jubileon : 110 jarojn de sia fondiĝo en 1909 dum la 5-a UK en Barcelono kiel Internacia Asocio de la Esperantistoj-Fervojistoj. Sesio de KER-ekzamenoj - en Kotonuo, Benino. Okazos sesio de KER-ekzamenoj, nivelo B2, 5 - 6. novembro 2018. Organizas: Scio Sen Bariloj kaj UEA. Informoj ĉe Mireille Grosjean, cp 9, 2416 Les Brenets, Svislando - retadreso: [email protected] la ondoj ....Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA : Ekde 00:00 horo la 17-an de nov. ĝis 23:59 la 18-an de novembro 2018 – en ĉiuj radioamatoraj bendoj plus Echolink. Estas rekomendite uzi la Esperantajn frekvencojn: 3.766 MHz, 7.066 MHz, 14.266 MHz, 21.266 MHz kaj 28.766 MHz. Pliaj informoj ĉe ILERA, Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, Hans B. Welling, zum Ortenbrink 42, DE-49205 Hasbergen, Germanio - radioonde DJ4PG, interrete: [email protected] : Internacia kalendaro de Esperanto-arangoj, Esperanto-Centro EVENTOJ / Lingvo-Studio en Budapeŝto, Hungario☆

Esperantistaj Eventoj tra la mondo

En niaj korpoj kunvivas du bestoj - unu bonkora, kaj la alia malbonkora. Tiu, kiu superregos estas tiu, kiun oni pli bone nutras.

Saĝulino

Page 3: LIMSALTANTA FOLIO · Fontoj : Interreto - Komputila terminaro, Komputila vortaro, Komputeko, kaj aliaj. Ĉiĉeronado tra Ĝenevo (I) Marie Ni renkontis du vizitantinojn de Ĉinio

2 7

Asocia agadoPlurlingva listo de kutimaj komputilaj terminoj

Esperanto franca angla germanaalklaki, klaki cliquer to click anklickenalŝuti, enŝuti télécharger, to upload hochladen,

mettre en ligne heraufladenaparataro, hardvaro le matériel informatique hardware die Hardwarebutono le bouton button der Knopfdatumbazo une base de données database die Datenbankdiĝiteca, cifereca digital, numérique digital digitaldosiero un fichier file das File, die Dateidosierformo le format de fichier file format das Dateiformatdosierujo le répertoire directory das Verzeichnisekrano un écran screen der Bildschirmelŝuti télécharger to download herunterladenilobreto la barre d'outils toolbar die Symbolleisteĝisdatigo la mise à jour update das Updateklavaro le clavier keyboard die Tastaturklavo la touche key die Tastekomputilo un ordinateur computer der Computer, der

Rechnerkomputiko l'informatique data processing die Daten-

verarbeitunglabortablo le bureau desktop der Desktopligo, ligilo un lien link der Link, die

Verknüpfungliterfonto la police font, typeface das Font, die

Schriftartmenuo, falmenuo le menu, menu, drop-down das Menü, das

le menu déroulant menu Drop-down Menüpaĝindikilo les favoris bookmark das Bookmark,

markierenpaĝokapo l'en-tête de page header die Kopfzeilepaĝpiedo, piedlinio la note de bas de page footer die Fusszeileprinti imprimer to print drucken,

ausdruckenprintilo une imprimante printer der Druckerretejo, paĝaro, retpaĝaro le site web web site die Website, die

Webseiteretpoŝto, retmesaĝo le courriel e-mail die E-Mail, die E-

Mailsretpoŝtadreso, retadreso une adresse courriel e-mail address die Mail-Adresseserĉilo un moteur de recherche search engine die Suchmaschine softvaro, programaro le logiciel software die Softwaretut-tera teksaĵo le Web, la toile World Wide Web das WebTTT-navigilo le navigateur web web browser der Webbrowser

Fontoj : Interreto - Komputila terminaro, Komputila vortaro, Komputeko, kaj aliaj.

Ĉiĉeronado tra Ĝenevo

(I) Marie

Ni renkontis du vizitantinojn de Ĉinio - Sanoza kaj Huang, kiuj devenas de la meza regiono de Ĉinio. Ili estis survoje al UK en Lisbono, kaj Jacques Sans gastigis ilin en Ĝenevo - feliĉe ili povis ĉeesti la Lundan Grupon. Didier kaj mi volontulis por vizitigi al ili Ĝenevon. Ni rendevuis (ĉiuj akurate !) apud la famaj kanonoj en la Malnova Urbo. Ni rapide vizitis la urbodomon - montris la deklivon per kiu pratempe nobeluloj aliris ĉevale al la supraj etaĝoj, kaj la Salono Alabama* teretaĝe.

Poste, ni vizitis la "Maison Tavel" kun ĝia "Relief Magnin" - 3-dimensia mapo de Ĝenevo antaŭ la detruo de la fortikaĵoj en 1850. Kun celo montri al la vizitantoj la ŝanĝojn en Ĝenevo laŭ la jarcentoj, ni trairis Bourg de Four, alta placo en la Malnova Urbo. De tie ni malsupreniris en la parkejon por vidi la restaĵojn de la antikvaj muregoj kaj montri kiel estas tiaj profundaj avenuojn, kiel Helvetia Bulvardo.Post tio, ni vizitis parton de la Musée d'Art et d'Histoire - kompreneble tiu dediĉita al Ferdinand Hodler, kies pentraĵoj donis al ni okazon paroli pri sia filo, Hector Hodler, unu el la fondintoj de la Universala Esperanto Asocio. Estis taŭga horo por pikniki, do ni trovis benkon en ombro kun bela vidaĵo al la Lago kaj la Akvoŝpruco. Ripoza paŭzo ! De tie al la Rusa Preĝejo - ni diskrete eniris kaj admiris. De tie, iri malsupren al Parc des Bastions estis malfacile pro stratlaboroj. Jen Palais Eynard kaj la Mur des Réformateurs. Sed eĉ pli interesa por niaj vizitantoj estis la vivo en la parko - la organizitaj ludgrupoj por infanoj, la giganta ŝakludo por plenkreskuloj, kaj aliaj ludoj grandskalaj.De Place de Neuve, ni tramis al Jonction por vidi la du riverojn - Arvo kaj Rodano - kiuj kuniĝas sed ne intermiksiĝas. Cetere, ni vidis multegajn homojn kiuj sunumis, kradrostis kolbasojn, diskutis, ĝuis la Rodanan Plaĝon kaj naĝis eĉ se oni avertas ke la rivero povas esti danĝera. ☆… → Paĝo 5

Page 4: LIMSALTANTA FOLIO · Fontoj : Interreto - Komputila terminaro, Komputila vortaro, Komputeko, kaj aliaj. Ĉiĉeronado tra Ĝenevo (I) Marie Ni renkontis du vizitantinojn de Ĉinio

4

Humuraĵoj

5

Mara aventuroJen teksto de vera radio konversacio inter Usona marŝipo kaj la Kanadaj aŭtoritatoj apud la marbordo de Novlando en Oktobro. Ellasigita de la ĉefo de maristaj operacioj.Kanadoj : Bonvolu devojigi vian irad-direkton je 15 gradoj suden por eviti kolision.Usonanoj : Ni rekomendas ke vi devojigu vian irad-direkton je 15 gradoj norden por eviti kolision.Kanadoj : Neniel. Vi nepre devojigu vian irad-direkton je 15 gradoj suden por eviti kolision.Usonanoj : Parolas kapitano de militŝipo de la Usona Militfloto. Mi ripetas, devojigu vian irad-direkton.Kanadoj : Ne, mi ripetas, vi devojigu VIAN irad-direkton.Usonanoj : Tiu ĉi estas aviadil-portanto USS Lincoln, la dua pli granda ŝipo en la Usona Atlantika Militfloso. Akompanas nin tri Destrojeroj, tri Batal-krozistoj kaj multnombraj subtenantaj ŝipoj. Mi POSTULAS ke vi ŝanĝu vian irad-direkton je 15 gradoj norden. Mi ripetas, tio estas unu-kvin gradoj norden - se ne, kontraŭrimedoj estos entreprenitaj por certigi la sekurecon de ĉi tiu ŝipo.Kanadoj : Ĉi tiu estas lumturo. Vi decidu.Dankon al Richard ☆

Vera rakonto pri kontrolo de alkohol-nivelo (alkoholemio)Okazis al anglo kiu loĝas en Francio, en Dordogne inter Le Bugue kaj Les Eyzies ...La Britulo en la aŭto estas ebria kiel azeno.Policisto haltas la aŭton, prezentas sin al la ulo kaj demandas lin :“Ĉu vi estis drinkinta ?”Kun fuŝa parol-maniero, la Britulo respondas :“Jes. Ĉi matene mi edzinigis mian filinon kaj, ĉar mi ne ŝatas disservojn, mi iris al kafejo kaj trinkis kelkajn bierojn. Kaj dum la bankedo, mi trinkis tri bonajn botelojn da vino (Corbières, Minervois kaj Faugères). Por fini, dum la vespero mi glutis viskion Johnny Walker.”Agaca, la policisto lin diris :“Ĉu vi rimarkis, ke mi estas policisto kaj mi rajtas vin aresti por kontroli la alkohol-nivelon ?”La Britulo humorplene respondas al li :“Kaj vi, ĉu vi rimarkis ke tiu ĉi veturilo estas angla modelo kaj estas mia edzino apud mi kiu stiras ?”

Dankon al Richard

… Asocia Agado (daŭrigo)Ĉiĉeronado tra Ĝenevo

(II) Didier

Ni forlasis Marie-n post la vizito de ''La Jonction'' kun ŝi, kaj  ni piediris por atingi la stacidomon Cornavin, kaj retrovi la haltejon de la buso n-ro 9 kiu kondukas al la domo de la familio Sans. Survoje, ni trairis la akvobaraĵon de Seujet kun ĝia hidraŭlika centralo (la tri turbinoj, kiel tro ofte, ne funkciis) kaj ĝiaj kluzoj. Rimarkindas ke en tiu loko oni reguligas kaj la nivelon de la Lemana lago, kaj la akvofluon de la rivero Rodano malsupren. Tiu baraĵo tiel reguligas la akvofluon haveblan por ĉiuj elektraj hidraŭlikaj centraloj de Ĝenevo ĝis la Mediteranea maro. Ni vidis en la fermita ŝipokluzo mortintan salmon (je 1-metro longa); la malŝanca besto ne trovis la enirejon de la fiŝoŝtuparo meze de la baraĵo, kiu permesus al li atingi la Lemanan lagon je kelkaj metroj supren por fraji en la alta fluejo de la Rodano. Dankon al Marie kaj Didier pro bona laboro !☆

* Noto de la redaktoro : Alabama Salono (vidu ĉe paĝo 2)Marie vekigis mian scivolemon, do jen la rezulto de mia guglado : En tiu salono kunsidis la unuan fojon la internacia korto de arbitracio (Tribunal d'Arbitrage), kiu kunsidis en Ĝenevo. Temas pri la afero Alabama Claims : Usono akuzis Brition helpi la Konfederacion dum la intercivitana milito (precize per subteno de atako kontraŭ ŝipo CSS Alabama, inter aliaj). Estis la unua fojo kiam oni vokis supranacian instancon por solvi kverelon per internacia mediacio. ------------------

La Lunda Grupo festis ĝian 15-an datrevenon !Komence de Julio, malgraŭ la varmega, humida vetero, la Lunda Grupo ĝuis belegan kukon faritan de granda kukisto - ĝi enhavis kremon, frambojn, framban kompoton kaj biskvitojn kun oranĝ-pecoj … kaj la kukisto bone eklernis Esperanton !